Turo estas aparta konstruaĵo aŭ parto de konstruaĵo, kiu havas okulfrape pli da alto ol larĝo, kaj kies formo pli similas al kolono aŭ arbo ol al tiu de domo aŭ tomboŝtono.
Ofte turo estas parto de alia konstruaĵo. Ofte malfacilas distingi inter nubskrapulo kaj turo - la rektangulaj kutime nomataj tiel kaj la pintiĝantaj tiel ĉi. Precipe en la mezepoko ĉu milit-cele aŭ loĝej-cele konstruiĝis turoj. En Jemeno oni konstruis altajn loĝejojn. Turojn oni konstruadis ĉu por akiri superrigardon, ĉu por montri sian potencon aŭ por aliaj celoj, estetikaj, sociaj, kulturaj, praktikaj ktp.
Krom milita apliko, oni uzas turojn ankaŭ por pacaj celoj. Oni povas tie ĉi, ekzemple, konduki astronomian observadon, instali akvan rezervujon, translacii signalojn per optika telegrafo. Oni ofte pendigas en turoj sonorilojn aŭ oni havigas konvenan lokon por la muezino kaj oni instalas horloĝon sur ekstera muro de turo; tiu ĉi tradicio naskiĝis en mezepokaj eŭropaj urboj. Lumturo permesas averti ŝipojn kaj indiki ĝustan vojon nokte per lumo kaj nebule per fajfilego.